Remparo estas nia Di'
These are two of the best known Esperanto translations of Martin Luther's Ein feste Burg ist unser Gott ("A Mighty Fortress Is Our God"); the fourth stanza is the same, originating in the first version. Tune information is at the American English translation
Remparo estas nia Di', fidinda defendanto Esperanto translation unknown Text source Himnaro Esperanta, 5th ed., 1965 Remparo estas nia Di', fidinda defendanto. Nin el danĝero tiras li, Helpanto kaj Savanto; Minacas nin Satan' Kun glavo en la man', Potence armas sin Por ruze venki nin; Sur ter' ne estas tia! Fidanto al la propra fort' fariĝos subigita, Sed helpas nin en ĉia sort' la Die elektita: Elektis kiun Di'? Jesuo estas li: Savanto kaj Sinjor', La sola por ador'; Venkonto en batalo. Se tuta diablaro nin atakus por detruo, Ni tamen forkurigus ĝin per helpo de Jesuo. La princon de l' infer' Renversos Dia ver', Kaj tial estas li Senpova kontraŭ ni; Lin venkos Dia vorto. Firmege staros Dia vort', kaj restos ĝi por ĉiam; Inferaj provoj, tempo, mort', ŝancelos ĝin neniam. Kaj se minacos nin Malgloro kaj ruin'; Se ĉio pasos for, Eĉ vivo kaj honor', La Dia regno staros.
Remparo estas nia Di', ŝirmaĵo en danĝeroj Esperanto translation (vv. 1-3) : Hendrik Arie de Hoog The fourth verse is from the anonymous translation above Text source: Adoru Kantante, 1971 Remparo estas nia Di', ŝirmaĵo en danĝeroj, En sort' kruela helpas Li la Siajn el mizeroj. La malamika fort' Minacas nin per mort'. Satano armas sin Por turmentad' sen fin', Jam revas pri konkeroj. Kaj nin ne helpos propra man', aŭ menso plej genia, Sed ŝirmas nin laŭ Dia plan' Heroo glorradia. Eksonu Lia nom', Konsol' por ĉiu hom', Jesuo, Dia Fil', Majesta Lia bril'. La venko estas Lia! Kaj ja se svarmus sur la ter' eĉ diablar' rabia, Ne timus ni en malesper', ĉar certas venko Dia. La princo de malbon' Atakas sen pardon', Sed vanas lia fort', Jam pretas lia sort', La Dia Vort' lin batos. Firmege staros Dia vort', kaj restos ĝi por ĉiam; Inferaj provoj, tempo, mort', ŝancelos ĝin neniam. Kaj se minacos nin Malgloro kaj ruin'; Se ĉio pasos for, Eĉ vivo kaj honor', La Dia regno staros.