VENKO EN JESUO
1. Mi aŭdis historion, ke Dio la Mesion
sendis el ĉiel’ por savi nin per mort’ ĉe Kalvari’;
mi aŭdis, ke li ĝemis, per la sango savon semis--
kaj pentis mi de l’ pekoj kaj ekgajnis venkon mi!
Refreno:
.....Ho, venko en Jesuo! Savanto por ĉiam!
.....Li venis kaj reprenis min per elaĉeta sang'!
.....Per amo li alvokis min; mi ame reciprokis lin.
.....Li trempis min al venko en puriga la lavang’!
2. Mi aŭdis pri mirindaj resanigoj, ke la blindaj
jen ekvidis, ke lamuloj marŝas per Jesua fort’,
kaj kriis mi, "Jesuo, miajn korajn vundojn tuŝu vi!"
Kaj iel li alvenis kun la venka, sava vort’!
3. Mi aŭdis pri loĝejo pretigita por mi supre,
pri la stratoj trans kristala mar’ faritaj ja el or’,
pri anĝelar’ kantonta pri la elaĉet-rakonto,
kaj iam venkokanton tie kantos mi en glor’!