Proposed for inclusion in the La Reta Himnaro (THC) and Leland's Own Hymn Book
Feedback

Adoru ni nun la Reĝon de glor'

Robert GRANT
(reverko de metrika psalmo 104 verkita de William KETHE)
Elangligis William John DOWNES (str. 1-2, 3b-6) kaj ROS' Haruo (str. 3a, 7)

Paĝo en la arkivigita TTT-Himnaro Cigneta
Paĝoj pri la angla originalo ĉe Hymnary.org kaj The Cyber Hymnal™

 
1 Adoru ni nun la Reĝon de glor',
  Kaj kantu ni kun laŭdego el kor':
  Potenca, am-plena, de ĉio la Font',
  Ja Di' suverena, eterna Savont'.

2 Prikantu do Lin, reĝantan kun grac'.
  Stelarojn sen fin' Li kreas en spac',
  Kaj ankaŭ fulm-nubojn minacajn laŭ form';
  Li rajdas kerubojn, heroldojn de l' ŝtorm'.

3 Tutpova Sinjor', pratempe per Vort'
  Vi celis nin por eterna bon-sort',
  Establis la teron per firma dekret',
  Kaj kaŝis misteron en ĉiu floret'.

4 Al la kreitar' ja mankas neni'.
  La ter-loĝantar' klarvidas, ke Vi
  Provizas abunde por ĉies bezon'.
  Ni dankas profunde pro ĉia am-don'.

5 Mallonga la viv' de ni sur la ter';
  Fatala la driv' al fina mister';
  Sed ne al Infero, ĉar fido al Di'
  Kaj la Krist-ofero nin savos de ĝi.

6 Leviĝas de l' ĥor' anĝela la laŭd'
  Al Vi, Di-Sinjor', kun ĝoja aplaŭd'.
  Simile de l' tero leviĝas, ho Di',
  Kun arda sincero laŭdkanto al Vi.

7 Mortema polvid', feblega teran'
  Vin kredas kun fid' al via vivoplan':
  Tenera kompato, ŝirmanta fortik' —
  Kreinto, Helpanto, Savonto, Amik'!    

Melodioj:

LYONS (MIDI)

HANOVER (MIDI)

OLD_104TH (MIDI)

PADERBORN (MIDI)